Multaj el ni pensas kaj sentas, ke la nuna sistemo ne plu validas. Sed niaj voĉoj disiĝas, niaj alvokoj silentiĝas, niaj agadoj perdiĝas. Ĝis la punkto, ke foje ni pridubas nian forton kaj rezignas pro malhelpo. Foje tiu disiĝo povas esti avantaĝa malproksime de centraligoj kaj de partiismoj. Tamen la fakto estas, ke ni devas unuiĝi, pli ol neniam, en tiu ĉi tempo, kiam ekonomia, socia kaj politika krizo plenumas senbride sian gigantan kaj brutalan perforton. Se supozeble „ni estas en milito”[1], ĝi ja estas socia milito. Atakoj kreskas senĉese: ĉantaĝo pri dungado, perdo de libereco kaj rajtoj, ŝtata mensogado, ŝtata perfortado, ĉikanado, polica subpremado ĉefe en laboristaj kvartaloj, ĝenerala kontrolo, klasa malestimo, rasismaj diskriminacioj, la plej neakcepteblaj indignoj kontraŭ malriĉuloj, malfortuloj, enmigrintoj. Por kreskanta parto de la loĝantaro, kondiĉoj pri loĝado, sano kaj nutrado, kelkfoje simpla vivtenado, estas katastrofaj. Estas la tempo por turnigi la stigmon kontraŭ tiuj, kiuj starigis ilin. Kio vere estas „ekstrema”, estas efektive la abisme enormaj malegalecoj, pligravigitaj de la nuna krizo. Kio vere estas „ekstrema”, estas tiu perforto. En tiu ĉi sistemo, niaj vivoj ĉiam restos malpli gravaj ol ties profito.
Nin ne timigas la vortoj kiuj priskiribas la realon pri tio, kio subpremas niajn sociojn. Dum jardekoj, „kapitalismo” estis tabua vorto, aludita kiel nediskutebla imperativo, tiel evidenta kiel la aero, kiun ni spiras — tamen pli kaj pli malpura aero. Ni nun povas taksi kapitalocenon kiel detruan kaj mortigan epokon, epokon pri mortigaj atakoj al la planedo kaj al ĉiuj vivaj estaĵoj. Ni ne celas pridubi ian novliberalismon kontraŭstarigeblan per per simple pli „akceptebla”, „verda”, „socia” aŭ „reforma” kapitalismo. Pro ĝia pura brutaleco, kapitalismo ne povas esti kontrolita, ŝanĝita aŭ plibonigita. Kiel vampiro aŭ nigra truo, ĝi suĉas ĉion ajn. Ĝi ne havas moralon; nur individuismon kaj aŭtoritatismon; ĝi agnoskas nenian alian principon ol profito. Tiu avida logiko estas cinika kaj murdema, same kiel ĉiu ajn nelimigita produktivismo. Unuiĝi estas respondi al tiu logiko kolektive, elmontrante homamase ke ni asertas kontraŭstaron al kapitalismo, sen eĉ ne imagi ke ni povus iel ion permesi al ĝi.
Sed ni tute ne estas „kontraŭuloj”. Eĉ se ni ne havas projekton ĉemane, ni estas pli kaj pli kiuj konstante teoriadas, imagas, sed ankaŭ praktikas kredindajn kaj konstateblajn homajn vivajn alternativojn. Kunigi ilin estas esence. Kio ja kunigas tiujn spertojn kaj esperojn estas rimarko ke komunaj varoj ne plu estu bazitaj sur posedo sed sur uzado, sur socia justeco kaj sur senpartia digno. Komunaĵoj estas faritaj el rimedoj, varoj, kolektivaj agadoj kaj skemoj pri ekzistado. Ili ebligas strebi al bona vivo, ŝanĝante la referencajn kriteriojn: ne plu merkato sed interŝanĝo, ne plu konkurenco sed solidaro, ne plu antagonismo sed komuna bono. Ĉiuj ĉi proponoj estas solidaj kaj ili antaŭvidas alian mondon, liberan de profitsoifo, de tempoj taksitaj kiel lukraj kaj varaj. Kunhavi, diskuti kaj proklami tiujn proponojn estas pli ol neniam necesa kaj senvalora afero.
Tamen ni ankaŭ scias, ke tio ne sufiĉos: ni konstatas, ke la povo de la kapitalo ne trankvile permesos la starigon de kontraŭdira kolektiva anaro. Ni antaŭvidas neeviteblan alfrontiĝon. Tial estas pli imperativem ke ni organizu nin, ni kreu ligojn kaj solidaraĵojn surloke kaj internacie kaj ni igu tian organizadon reciprokan, same kiel la aŭtonomecon de niaj klopodoj, en aktivan principon, daŭran kaj senĉesan kunvenon de fortoj. Ĉi tio implicas antaŭenigi ĉiuspecan veran demokration: solidarecaj brigadoj kiel jam evoluintaj en laboristaj kvartaloj, asembleoj, malfermaj kooperativoj, agado kaj decidaj komitatoj en laborejoj kaj loĝejoj, zonoj por defendi, liberaj komunumoj kaj kritikaj komunumoj, sociumado de la rimedoj pri produktado, servoj kaj varoj … Nuntempe la kuracistoj alvokas al popola movado. La perspektivo estas same pova kaj elementa, tiuj kiuj laboras ĉiutage en sanservo estas en la plej bona pozicio por determini postulojn pri publika sano, kune kun finaj uzantoj kaj malsanularo, sen memproklamitaj perantoj kaj spertuloj. La ideo povas esti disvastigita. Ni havas la legitimecon kaj kapablon por decidi pri niaj vivoj — por decidi kion ni bezonas. Memorganizado estas maniero transpreni niajn proprajn aferojn. Unuiĝo estas kontraŭpovo.
Ni ne havas fetiĉismon por la estinto. Sed ni memoras la Parizajn Komunumajn Federaciojn, homojn, kiuj vere volis ŝanĝi la vivon, por doni al ĝi signifon kaj forton. Iliaj momentoj, iliaj fonoj, iliaj konvinkoj estis diversaj, respublikanaj, marksistoj, anarkiistoj, kaj foje ĉio ĉi samtempe. Sed ilia kuraĝo estis la sama kiel ilia „komuna savo”. Kiel ili, ni havas niajn diferencojn. Sed samkiel ili, antaŭ la furora urĝeco, ni povas venki ilin, ni ne plu enkonduku la eternajn dividojn kaj unuiĝu kiel kunularo. Kooperativo pri elfaraĵoj, iniciatoj kaj agadoj donos pli da povo al nia dividita agado. Neformala kunordigo aŭ strukturita forto? Ni decidu. Antaŭ la reganta diskurso, tiel insida, ni bezonas kunigi niajn fortojn por ekstarigi konkretan kaj esperoplenan aternativon.
Tuj kiam la unuaj anaroj estos unuiĝintaj, tiam ni organizos renkontiĝon kie ni decidos evidente la formojn.
[1] Laŭ pritakso de la situacio pro KOVIM19 fare de la franca prezidanto Macron la 16-an de marto 2020